LA 14AN DE MARTO 2001, NIA VIVO ESTIS FRAKASITA PRO AFTA FEBRO - LA TIEL NOMATA "PIED- KAJ BUSHFEBRO"
Du datoj estas porchiame gravuritaj sur mia koro: dimanchon, la 1an de februaro 1953, kaj merkredon, la 14an de marto 2001. Mi ech memoras la vortojn uzitajn.
En kvindek tri, vekis min mia patrino je la dua matene kaj diris simple: "Rigardu tra la fenestro." Ekstere la luno brilegis kaj shtormego blovis, sed anstatau la kampojn de mia patro, mi povis vidi nur akvon. Estis kvazau nia domo estis shipo flosante en la mezo de oceano.
La orientmarbordaj inundoj de '53 dronis homojn, bestojn, farmbienojn, vilaghojn, urbojn kaj esperojn. Ni estis devigata atendi ghis la posttagmezo antau ol boato alvenis por savi nin.
Ech en tia situacio trovighis humorajho: la edzino de la bovinisto estis iomete dika, kaj dum shi klopodis elgrimpi la supran fenestron, la fenestrohoko hokis shian kalsonon.
Oni remis nin tra la flosantaj kadavroj de 68 mortaj bovinoj - la grego de mia patro. La tero estis tiel salvenita, kiel nenia rikolto okazos tiun autunon.
Kvardek ok jarojn poste, mi nun plene povas kompreni la tiamajn sentojn de mia patro. La vortoj de la bestkuracisto ankorau sonoras en mia menso: "Mi bedauras, sed la ministerio jhus hodiau decidis ke oni devas trakti chiun suspektatan kazon kvazau ghi estu konfirmita." La afta febro - la tiel nomata "Pied- kaj bushmalsano trafis nin. Pli ol ses cent bestoj niaj estis detruota; nia zorge bredita laktoproduktanta shafinaro, niaj ghojplenaj kaproj, la bovinoj, kaj, la pli kruela bato, nia bela graveda lamino.
Dum tiuj tagoj ni, mi kaj mia familio, vojaghis al la enfero kaj reen, travivante nekredeblan koshmaron. La montetojn de mortaj, sangmakulitaj bestoj, la traktorojn kiuj shovelis en trenveturilojn la kadavrojn kvazau ili estis rubajho, kaj la fajron - pli ol kvindek metrojn longan, mi memoras chion. Mi volis esti kun mia edzino, sed la armeo de ministerianoj retenis min per senchesaj demandoj, petoj, formularoj kaj enketoj, dum Cherry sidis konstante apud la telefono ricevante la bondezirojn de dekoj da homoj de ni kaj konataj kaj nekonataj. Multaj larmoj falis teren, multaj esperoj forkuris el la pordo.
"Chu viaj anasoj flugas al la najbaraj kampoj?"
Chu kio? Chu mi vere audis tion? Korvoj, kolomboj, paseroj ne gravas, sed - tiuj virusshargitaj anasoj! Stultajho sekvis stultajhon, kaj la brulstako kreskis konstante. Finfine, en la krepusko, oni flamigis alumeton, kaj saltis chielen la brulofero, tiu nauza rostfesto.
Oni bruloferas, sed la Sinjoro ne akceptas.
Dum tri semajnoj ghi daure brulis, plenigante nian belegan valon per achodora fumo, kaj ni estis devigitaj agi kiel fajrogardistoj dum tiuj longaj noktaj horoj por forpeli malsatajn asbestnazajn vulpojn. Ne gravis la dormomanko - ni tute ne povis dormi.
Tiam la purigado. Por mia patro, tio temis pri shovelado, balaado, frotado, lavado, sekigado. Nun ankau mi faris tiel: premlavado, desinfektado, brulado de bruleblajho, komposhtado de komposhteblajho, detruado de la animo kaj de la bieno kaj de la bienistoj. Aliloke la situacio ighis ech pli serioza; chiutage la kazoj plinombrighis; chiu kazo estis katastrofo por iuj familioj; de tempo al tempo la solvo estis sinmortigo. La instancoj luktadis, sed estis perdantaj la batalon. Kiel rezulto reguloj estis stakataj sur regulojn, kaj limigo sur limigojn; konfuzo estis la regho.
La vojagho reen al normaleco farighas pezpashe kaj terure lante. Kvin jaroj bezonighis al mia patro antau ol li regajnis tion kion li perdis. Chiujare necesis disvastigi gipson sur la kampojn por forigi la salon. Feliche la registaro pagis la konton. La nuntempa registaro ne pagos; shajne oni volas tute detrui la agrikulturon nian. "Shanghu la vivrimedojn" oni krias, "diversigu viajn aferojn". "Ni helpos vin iĝi modernaj kaj laumodaj kun tendaroj, metiejoj, feriaj dometoj - kondiche ke vi neniam menciu nutrajhproduktadon!"
Sed, kvankam farmistoj ne estas tro popularaj, tamen ni estas treege persistaj kaj obstinaj. Ni revenos. Ne nur sango fluas tra la vejnoj, sed ankaŭ la bezono stari ja tuj apud Dio kaj naturo, kaj fiere kaj pace nutri la mondon, kaj nek malsano, nek registaro, nek kritikoj povas forpreni tion.
La cetero de chi tiu pagho restas kiel antaue.
Vi, do, sukcesis trovi miajn retpaghojn, chu? Nu, mi atendas ke vi bezonas tradukon, sed ne, mi intencas aliajn fishojn friti. Nepras sekvi tiujn chi paghojn dum la sekvontajn monatojn.
Eble nun sufichas ekspliki ke mi farmas, kun mia filo, bieneton en sudorienta Anglio, c. 80km for de Londono. La farmbieno estas publike malferma dum la somero, kaj iu ajn vizitanta esperantisto rajtas peti esperantan komentarion. De tempo al tempo, nia loka grupo kunvenas chi tie kaj vi rajtas peti min ankauh pri ghi.
Iu el miaj antauxaj bestoj aparte povus interesi al samideanoj. Ghi estis shafino de la tiel nomata "melvizagha" raso kaj kompreneble mi nomis shin "Melina". Jen tre tauga nomo chu ne? Bedaurinde, oni poste klarigis al mi ke, same elparolata, estas angla medikala vorto kiu signifas "sanga feko"! Ho ve!
Dum laststempa ferio mi visitis alian parton de nia brita kamparo, kaj, vagante tra iu kampo, mi trovis truon shajne ege profundan. Estante scivolema, mi enjhetis shtonon por kontroli ties profundon, sed nenion mi audis. Mi serchis ion pli grandan kaj trovis pezan lignan trabon. Mi klopodis treni ghin ghis la trurando, kaj per shovego enigis ghin. Sed bedaurinde mi ne havis la shancon por auskulti char, tiumomente, mi rimarkis gigantan virshafon kurantan rekte al mi! Mi devis transsalti la truon por eskapi, sed la kompatinda shafo ektrafis la truon kaj enfalis. Mi nenion povis fari por ghi krom pregheton por ghia animo. Mi daurigis mian vagadon kaj renkontis la bieniston.
"Chu vi scias" mi demandis "ke estas truo en via kampo?"
"Jes ja."
"Sed tio estas ege danghera por infanoj, chu ne?"
"O ne, char mi metis virshafon en la kampon por timigi ilin"
"Sed chu vi ne timas la enfalon de la virshafo?"
"Tute ne, char mi ligis lin shnure al granda trabo"!